Șomcuta Mare [ŝomkuta mare] (hungare: Nagysomkút [nadjŝomkut]) estas urbo en Rumanio sudokcidente de Baia Mare. Administre apartenas al ĝi Buteasa, Ciolt, Buciumi, Finteușu Mare, Vălenii Șomcutei kaj Hovrila.[1][2]
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 3013 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 3749 (rumanoj, 5 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas el 1358. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Közép-Szolnok, poste Szatmár).
Komunumoj pri kút (= puto) en Hungara reĝlando
Renomaj personoj
- Zoltán Felvinczi Takács (1880–1964): arthistoriisto.
- Zoltán Jakab (13-a de novembro 1883 – Nagybánya, 13-a de aprilo 1919): pentristo.
- Győző Mátéffy (1913–): popolkultivinto, publicisto.
- Sándor Kibédi (1897–1941): poeto, dramverkisto, tradukisto, redaktoro.
- Sándor Korvin (1912–1944): poeto, tradukisto, kritikisto, publicisto.
- Bálint Magyar, familia nomo Marincsák (Pátyod, 23-a de novembro 1886 – 14-a de decembro 1957): poeto, tradukisto.
- József Szamosi (n. 13-a de septembro 1912 – Munkeno, 24-a de marto 2010): verkisto, poeto.
- Domokos Szilágyi (2-a de julio 1938 – Cluj-Napoca, 2-a de novembro 1976): poeto, tradukisto, eseisto.[3][4].
- Alexandru Vasile Șainelic (n. 15-a de junio 1929): pentristo.
- Gyula Zolnai (3-a de decembro 1862 – Budapeŝto, 24-a de decembro 1949): lingvisto, universitata profesoro, ano de MTA.
Fonto
Eksteraj ligiloj
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono
Distrikto Maramureș (Rumanio) |
---|
Municipegoj |
| |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|