La Ŝtata Universitato de Kazano (ruse: Казанский (Приволжский) федеральный университет; tatare: Казан (Идел буе) дәүләт университеты; en latina alfabeto: Qazan dəwlət universitetı) estas universitato situanta en Kazano, en la Tatara Respubliko, Rusio. Ĝi estis fondita en la jaro 1804 sub la nomo Imperia Universitato de Kazano.
La Universitato de Kazano estas la dua plej antikva el la nunaj rusiaj universitatoj.
La 21-an de oktobro2009, la rusa prezidento Dmitrij Medvedev subskribis ordonon, per kiu estis establita nova Federacia Universitato ĉe la Volgo surbaze de la Ŝtata Universitato de Kazano.
Famaj profesoroj kaj studentoj
Gabdulkhai Akhatov - rusa lingvisto, sciencisto, orientalisto, profesoro (1970), socia aktivisto kaj organizanto de la scienco, poligloto.
Aleksandro Butlerov - rusa kemiisto, unu el la ĉefaj kreantoj de la teorio pri la kemia strukturo, la unua kiu enkondukis la koncepton pri duoblaj ligoj en la strukturaj formuloj, malkovrinto de heksamino (1859), formaldehido (1859) kaj la reakcio pri sintezo de sukeroj, pli konata kiel reakcio pri formozo (1861).
Karl Ernst Claus - germandevena rusia kemiisto, apotekisto, botanikisto kaj naturalisto, malkovrinto de la kemia elemento rutenio, universitata profesoro kaj membro de la Rusia Akademio de Sciencoj. Li estis unu el la unuaj sciencistoj kiuj aplikis kvantajn metodojn en botaniko.