Diferencoj kun Galio estas la 6-denta kaliko kaj la tubhava korolo.
Sherardia arvensis estas ofta herbo de kampoj, paŝtejoj, herbejoj, kaj tuŝitaj areoj en Eŭropo, norda Afriko kaj okcidenta Azio.
Ĝi altas ĝis 40 cm (sed plejofte multe malpli), havas verticilajnfoliojn kaj helviolajn etajn florojn grupigitajn fine de la tigoj kun multaj brakteoj.
La karnecaj radikoj, kvankam tre multe pli malbonkvalitaj ol la ofta rubio (Rubia tinctorum), estas foje uzataj por la produktado de ruĝa tinkturo.