Nove kreitaj ŝablonoj tial estu nepre aldonataj sur la koncernaj Info-subpaĝoj, ĉar ili alikaze restos neatentataj. La subteritoriojn oni povas ellegi en la koncerna enskribo el la Kategorio:ISO 3166-2.
Ŝablono:Situo sur mapo estas ĉefŝablono por ĉiuj landaj situoj sur mapo. Se vi volos ekscii, kion vi tajpu, sufiĉas klaki sur tiu ligilo (ĉi tiun ŝablonon) kaj tie vi ekscios, kio estas tajpenda el kelkaj elekteblaj parametroj. Koordinatojn vi devos aldoni laŭ la priskribata lando.