Ĵak Lepŭil'
Kovrilpaĝo de Ĵak Lepŭil’: Danĝera ul'; 2-a eldono, 1978, Italio
Ĵak Lepŭil’ (esperantigo por Jacques LE PUIL , n. la 28-an de aprilo 1940 ,[ 1] do nun 84-jara, estas esperantista artisto el Francio . Interalie li konatas kiel ĉefredaktoro de La Kancerkliniko , esperantlingva kanzonisto, gvidanto de la samlingva kabaredo La ruza kruĉo kaj kiel ĉefredaktanto de la renoma vortaro Grand Dictionnaire Français-Espéranto (ĉi-lasta kun Jo-Petro Danvy ).[ 2] Kun sia kunulino Armela Lequint , li plenumis gravajn tradukverkojn kiaj Vojaĝo ĝis noktofino laŭ Voyage au bout de la nuit de Louis-Ferdinand Celine (2005) [ 3] . Grandan parton de sia vivo li pasigis kaj pasigas en la urbeto Thaumiers en la departemento Cher .[ 4] Li esperantistiĝis 18-jara en 1958.[ 1]
Muzikaj verkoj
Danĝera ul' (1977)
- kasedo kun kanzonoj plejparte tradukitaj el la franca de Georges Lagrange . La titola kanzono estas traduko de la kanzono de Maxime Leforestier : l'irresponsable .
Revenas mi (1982)
- kasedo kun kanzonoj originalaj kaj tradukitaj ĉefe de Georges Lagrange kaj Jo-Petro Danvy . La teksto de "Versaĵo sen fino" troviĝas en la Fundamenta Krestomatio — ĝi estas poemo verkita de Feliks Zamenhof .
flanko A: tradukitaj
revenas mi
la rekruto
lili
ĉio for
ekkiam venos am' sur ter'
flanko B: originalaj
versaĵo sen fino
sopiro
por vi, por vi
hazarde
kongresurboj
De Pont-Aven al Varsovi' (1985)
flanko A
pont-aven
matenmanĝo
la montaro
gejo
esperanto
flanko B
kiom malfacilas la am'
la konscienco
dum televida nefunkci'
la sorĉa salo
la rempar' de varsovi'
Ne donu tro (1993)
Flanko A
Jen Tiuj
La Putorando
Ne donu tro
Forgesi
Flanko B
Ĵak Lepŭil' registrante la albumon "Mi estas" kune kun JoMo
Mi estas (2004)
Ĝi entenas
Sen elizi' (2014)
01- Ho, mia amatin’
02- Furzoj iam kaj nun
03- Al virino
04- Ho, belulin’
05- Murdo konfeso
06- La kavaliroj de l’ ronda tablo
07- Se ulo…
08- Sen elizi'
09- Hejmo
10- La edzino de la kolportisto
11- Estis por vi nur aventuro
12- Demandoj
13- Klifo kaj maro
14- Revenas mi
Tradukoj, ĉiuj en kunlaborado kun Armela LeQuint
Florville kaj Courval aŭ fataleco (Markizo de Sado ), 1992, eld. Gilbert R. Ledon
La maljunulino kiu paŝis en la maro (San-Antonio, plumnomo de Frédéric Dard), 1996, eld. Espéranto-France
Higieno de l' murdisto (Amelio Notombo ), 1998, eld. KLEKS
Paĉjo, kio estas rasismo? (Taharo Benĵeluno ), 1999, eld. UEA
Vojaĝo ĝis noktofino (Luiso-Ferdinando Celino ), 2006, eld. Mondial
La leciono (Eugène Ionesco ), 2009, eld. La Kancerkliniko
Jules Verne esperantisto! Arkivigite je 2012-04-12 per la retarkivo Wayback Machine (Lionel Dupuy), 2009, eld. SAT-Amikaro
Sonĝoj de Kristalo (Arko, 2064) (Ĵeromo Lerojo ), 2010, eld. SAT -EFK
La Minuto preskribita antaŭ la sturmo (Ĵeromo Lerojo ), 2014, eld. SAT -EFK
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj