La ĉeĥa teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2008 en Pekino havis 134 sportistojn. Ili partoprenis en 19 fakoj. Flagtenanto de la ĉeĥa teamo estis Štěpánka Hilgertová dum la malferma ceremonio respektive Věra Cechlová dum la ferma. La sportistoj atingis 3 orajn, 3 arĝentajn kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 24-an rangon.
Kunordigis la teamon la Ĉeĥa Olimpika Komitato.