Ágnes NEMES NAGY [Agneŝ nemeŝ nadj], hungare Nemes Nagy Ágnes estis hungara poetino kaj tradukisto. Lia edzo estis Balázs Lengyel.
Ágnes Nemes Nagy naskiĝis la 3-an de januaro 1922 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 23-an de aŭgusto 1991 en Budapeŝto.
Biografio
Ágnes Nemes Nagy studis en Budapeŝto kaj akiris diplomon en 1944. La debuta poemlibro aperis en 1946. Baldaŭe 2 jarojn ŝi lernis en Romo kaj Parizo. Ŝi ŝatis traduki de Jean Racine, Molière, Victor Hugo, Rainer Maria Rilke kaj Bertolt Brecht. Ŝi instruis en gimnazio inter 1954-1958. Poste ŝi estis grava figuro de la hungara literaturo. Ŝi ricevis premion premion Kossuth en 1983 kaj ankaŭ aliajn premiojn kaj li havis la titolon Justuloj inter la popoloj. En 1998 oni fondis novan premion nomatan pri Nemes Nagy Ágnes.
Verkoj (elekto)
- 1946 – Kettős világban (En duoblaj mondoj), poemoj
- 1957 – Szárazvillám (Seko-fulmo), poemoj kaj tradukaĵoj
- 1961 – Jó reggelt, gyerekek (Bonan matenon, geinfanoj), bilda poemlibro
- 1979 – Szökőkút (Fontano), porinfanaj poemoj
- 1981 – Között (Inter), kolektitaj poemoj
- 1986 – A Föld emlékei (Memoroj de la Tero), kolektitaj kaj novaj poemoj
- 1995 – Összegyűjtött versek (Kolektitaj kaj neeldonitaj poemoj)
- diversaj tradukaĵoj
- ŝiaj verkoj parte estas aŭdeblaj en interreto
Fontoj