Ágnes Hranitzky [Agneŝ hranicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hranitzky Ágnes estas hungara filmomuntisto.
Ágnes Hranitzky [1] naskiĝis la 4-an de julio 1945 en Derecske.
Biografio
Ágnes Hranitzky akiris filmomuntistan diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1971. Post siaj studoj ŝi eklaboris en la filma produktejo. Ŝi konatiĝis kun Béla Tarr en 1978, poste Tarr estas ŝia vivkunulo. Ekde 1981 ŝi kunlaboras en filmoj kun Tarr.
Elektitaj filmoj (kiel filmomuntisto)
- Az utolsó tánctanár (1975)
- Anna (1981)
- Sátántangó (1994, ankaŭ subreĝisoro)
- A londoni férfi (2007, ankaŭ subreĝisoro)
- A torinói ló (2011, ankaŭ reĝisoro) - en Berlino ĝi ricevis premion de la ĵurio
Fontoj