Zsigmond Purjesz (pli juna)

Zsigmond Purjesz
Zsigmond Purjesz en 1905
Zsigmond Purjesz en 1905
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1845 (1845-11-30)
en Szentes
Morto 27-an de januaro 1918 (1918-01-27) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Házsongárd Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1871) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zsigmond Purjesz [ĵigmond purjes], laŭ hungarlingve kutima nomordo Purjesz Zsigmond, estis hungara kuracisto, internisto kaj universitata profesoro.

Zsigmond Purjesz [1] naskiĝis en 1846 en Szentes. Li mortis la 27-an de januaro 1918 en Budapeŝto.

Biografio

La origina monumento pri Zsigmond Purjesz

Zsigmond Purjesz devenis el juda familio. Li frekventis gimnaziojn en Kecskemét kaj Pest (urbo), poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1870 (en la sekva jaro fakdiplomon pri kirurgio kaj akuŝado). En 1871 li eklaboris en universitata kliniko de Kolozsvár. En 1876 li estis nomumita privata profesoro, en 1880 publika eksterordinara profesoro kaj katedrestro. En 1893 epidemio pri ĥoleroj okazis, li gvidis la stabon kontraŭ la malsano, poste li ricevis ordenon. En 1901 li ricevis la rangon kortega konsilisto. Li pensiuliĝis en 1911, poste li translokiĝis al Budapeŝto, samtemple li nobeliĝis. Li mortis en Budapeŝto sed li estis entombigita en Kolozsvár.

Elektitaj publikaĵoj

  • A kórisme megállapítására szükséges vizsgálati módszerek (1874) - la unua hungarlingva verko pri internaj malsanoj
  • Különös kór- és gyógytan kézikönyve (1874)
  • A belgyógyászat tankönyve. (1885, 1889, 1894)

Memorigiloj

Fontoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!