Zsigmond Justh [ĵigmond just], laŭ hungarlingve kutima nomordo Justh Zsigmond estis hungara verkisto, teatrestro. Lia frato estis Gyula Justh.
Zsigmond Justh [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1863 en vilaĝo Puszta-Szentetornya (nuntempa urboparto de Orosháza). Li mortis la 9-an de oktobro 1894 en Francio en Cannes.
Biografio
Zsigmond Justh komence studis en Budapeŝto, poste eksterlande en Kiel, Zuriko, Parizo. En la lasta urbo li ekŝatis la literaturon. En la 1880-aj jaroj li komencis verki romanojn. En la sekva jardeko li ĉerpis temojn pri la lokaj homoj. Li fondis kamparan teatrejon, kie oni prezentis verkojn de Shakespeare kaj Molière. Li frue ricevis tuberkulozon, kiu finis la pluajn verkadojn. Li vane provis resaniĝi en Italio, Francio, Indio.
Elektitaj publikaĵoj
- Páris elemei (debuto)
- Művész-szerelem (1888) – romano
- A puszta könyve (1891)
- Fuimus (1894)
Memorigiloj
Fontoj