Zoltán Berczik konatiĝis pri tabloteniso en Békéscsaba en sia aĝo 14, poste li estis tablotenisisto en Gyula ĝis 1955, pli poste en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 23-foje unuoble aŭ teame inter 1959-1969, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1957-1969 145-foje. Li estis la dua en mondĉampionumoj en 1957, 1959 kaj 1961. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1969, poste li estis trejnisto ankaŭ eksterlande, krome li havis altajn postenojn en la hungara tablotenisa vivo.