Zofia Zamenhof (naskiĝis la 13-an de decembro 1889), estis juda infankuracistino hospitale en Varsovio. Ŝi estis filino de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, al kiu ŝi multe helpadis pri la aranĝado de lia grava biblioteko.
De 1907 al 1913, ŝi profundigas sian medicinan lernadon en universitato de Laŭzano kaj trapasas ŝtatdiplomon en Sankta Petersburgo.
En 1914 Ŝi fakiĝas en hospitala infanmedicino pediatrio. Ŝi laboras en la hospitalo de Lebedino, kaj en Varsovio ek de 1922, Dum la dua mondmilito, ŝi translokiĝas en la geton de Varsovio, kie, malgraŭ la nazia okupacio, ŝi daŭre praktikas medicinon ĝis sia aresto. En 1942, ŝi estas arestita kaj deportita de la Umschlagplatz en la geto ĝis la ekstermejo de Treblinko, kie ŝi estis murdita, verŝajne en aŭgusto de 1942 en gazĉambro.
Ŝia simbola tombo, memortabulo, lokiĝas apud la tombo de sia patrino, Klara Silbernik-Zamenhof, en la juda tombejo de Varsovio.
Referencoj
- Louis Falstein, The martyrdom of Jewish physicians in Poland, Exposition Press, 1964, s. 493
- Enciklopedio de Esperanto [archive]
- Zofia Zamenhof en la retejo [cemetery.jewish.org.pl]
- Ĉi tiu artikolo estas parte inspirita de la koncerna artikolo de Vikipedio en la franca, kiu mem inspiriĝis de la koncerna artikolo en la angla
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Zamenhof Sofio el la Enciklopedio de Esperanto.