La stacidomo Zürich Stadelhofen situas en la centro de la urbo ducent metrojn de la Lago de Zuriko kaj de la placo Bellevue. Ĉe la placo de la stacidomo troviĝas pluraj kinejoj kaj la Operejo.
Mapo
Historio
En la jaro 1894 estis malfermita la fervojlinio ĉe la dekstra bordo de la Lago de Zuriko. Ĝi konektis Rapperswil tra Meilen kun la Ĉefstacidomo Zuriko. De Zürich Stadelhofen la fervojlinio kondukis tra tunelo al Zürich Letten kaj de tie trans ponto per granda kurbiĝo al la halo de la Ĉefstacidomo. En la jaro 1991 estis konstruita la nova subtera stacidomo sub la ĉefstacidomo kaj rekta tunelo de tie al Zürich Stadelhofen. Samtempe estis konstruita nova tunelo sub la montoĉeno de Pfannenstil al Stettbach kaj malfermita nova trajnlinio al Uster. La malnova tunelo al Letten estis fermita.
Novkonstruo de la stacidomo Zürich Stadelhofen
La novkonstruon de la stacidomo Zürich Stadelhofen planis la fama arkitekto Santiago Calatrava. La novklasika konstruaĵo de la giĉetdomo estis renovigita kaj kombinita kun la ŝtalbentonkonstruaĵo por la kaj tegmentoj kaj la fermeblaj enirejoj al la subteraj vendejoj.
Trafikligoj ek de Zürich Stadelhofen
Per du-traka tunelo la stacidomo Zürich Stadelhofen estas ligita kun la Ĉefstacidomo Zuriko. Inter la Ĉefstacidomo kaj Stadelhofen cirkulas entute 8 regionaj trajnlinioj (S3), (S5), (S6), (S7), (S9), (S12), (S15) kaj (S16), kiuj ĉiuj cirkulas en 30- kaj parte en 15-minuta kadenco, el kio rezultas, ke inter la du stacidomoj veturas trajno ĉiun 3-an minuton. Per tiuj ok trajnlinioj de Stadelhofen eblas atingi praktike la tutan Kantonon Zuriko. De la Stadelhofen-Placo krome cirkulas 4 tramlinioj (linioj 2, 4, 11 kaj 15 de la Zurikaj Trafikentreprenoj) kaj la regiona tramlinio S18 (nome la Forch-Fervojo).