La rivero Wupper estas rivero en Germanio. Ĝi longas 116 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 62-an lokon. Interalie ĝi pasas tra la urboj Wuppertal, Solingen, Remscheid, Leverkusen, krome tra la malpli grandaj urboj Wipperfürth, Radevormwald, Schwelm, Ennepetal kaj Leichlingen.