La graflando ankaŭ famas pro kelkaj ne-agrikulturaj produktoj. La urbo Worcester kaj la ĉirkaŭa graflando estas plej konata pro tipa loka saŭco kaj pro siaj porcelanfabrikoj. La saŭco, konata kiel Vorcestera saŭco, estas bongustiga miksaĵo el vinagro, soja saŭco, anĉovoj kaj spicoj, uzata por spici diversajn manĝaĵojn kaj la koktelonBloody Mary ("Sanga Maria") kiu estas trinkata tutmonde. Vegetarana alternativo por la saŭco (sen anĉovoj) estas Hendersona reliŝo.