Wisper
Wisper en la urbeto
Lorch
rivero
Bazaj informoj
Situo
Taunus , Heslando Germanujo
Longeco
29,715 km
Fluo
Fonto
en Heidenrod , 250 m oriente de la vilaĝo Mappershain
- Alteco super marnivelo
483 m
- Koordinatoj
50° 10′ 15″ N , 8° 0′ 12″ O (mapo) 50.170833333333 8.0033333333333
Enfluejo
en la Rejnon en la urbokerno de Lorch
- Alteco
72,7 m
- Koordinatoj
50° 2′ 34″ N , 7° 48′ 4″ O (mapo) 50.042777777778 7.8011111111111
Altecodiferenco
410,3 m
Geografio
Trairataj urbetoj
Lorch
Trairataj komunumoj
Mappershain, Wisper, Geroldstein
Alfluantoj
- Dekstraj
Herzbach, Werkerbach, Tiefenbach
- Maldekstraj
Fischbach, Gladbach, Ernstbach
Wisper
valo de la Wisper (2010)
lago de la Wisper (2012)
valo de la Wisper apud Lorch (2001)
La rojo Wisper estas 29,715 km longa, dekstra flankrivero de la Rejno en la regiono Wispertaunus en Heslando , Germanujo .
Rivervojo
La fonto de la Wisper situas okcidente de la mezmontaro Taunus sur la teritorio de Heidenrod , ĉ. 250 m oriente de Mappershain. La Wisper fluas sudokcidenten tra trankvila, kaj pitoreska arbara valo. En la valo nur loĝas tre malmultaj homoj. La sola vilaĝo estas Geroldstein.
De la kunfluejo kun la rojo Fischbach ĝis la Rejno la Wisper estas akompanata de strato. La valo de la Wisper estas relative profunde.
Geografia situo
La plej granda valo de la Wisper apartenas al la regiono Wispertaunus, kiu estas parto de la okcidenta Hintertaunus . La Wispertaunus estas arbara pejzaĝo kun profundaj valoj, nur sur la montodorsoj troviĝas vilaĝojn. De okcidento al oriento tio estas: Ransel , Wollmerschied , Espenschied , Dickschied , Hilgenroth , Nauroth , Springen kaj Wisper . En flanka valo troviĝas la vilaĝo Presberg , urboparto de Rüdesheim ĉe Rejno .
Historio
La valo de la Wisper estis la norda limregiono de la Rejngovio . Por defendi la limon en la mezepoko estis konstruitaj pluraj burgoj, ekzemple la Burgo Rheinberg de la Rejngoviaj grafoj , la burgo Schwarzenberg apud Geroldstein , la Lauksburg apud la muelejo Laukenmühle, la Kammerburg kaj la Sauerburg .
De 1919 ĝis la ruhr-okupado en la jaro 1923 la mallarĝa strio en la nordo de la valo de la Wisper de Lorch trans Ransel , Wollmerschied , Welterod , Strüth , Zorn kaj Egenroth al Laufenselden apartenis al la liberŝtato Botelkolo , eta teritorio, kiu ne estis okupita de la aliancanoj .
Vidindaĵoj
gastejo „zur Kammerburg“, malsupre de la samnoma burga ruino (2008)
Jenaj burgaj ruino troviĝas en la valo de la Wisper ( de la fonto al la enbuŝiĝo):
kafejo „ Alte Villa“ en la valo de la Wisper malsupre de la burga ruino Rheinberg (2013)
Eksteraj ligiloj