Laŭtradicie li estis nobelulo kaj li devenis de kavalira familio Różyc (de blazono Poraj, ankaŭ nomata Róża). Li ankaŭ estis filo de komeso (latinecomes, estro de ia ejo aŭ grupo), Stefan. Alia versio de historio pri deveno de Kadłubek estas la emo ke li estis filo de kamparano kun pseŭdonimo kadłub (esperante hulo), de kiu oni povis krei Kadłubek (esp. malgranda hulo). Lia unua eduko estis en katedrala lernejo krakova sub instruisto nomata Amileus. Tiu apogis kolegiaton en Kielce kaj katedron en Kraków. Pleje li zorgis pri klostroj de cistercianoj en Jędrzejów kaj aliaj centroj de ilia agado.
En jaroj 1167-1185 Kadłubek studis sciencojn liberigitajn kaj ĵuron en Parizo aŭ en Bolonio. Oni ne estas certas ĉu li obtenis titolon de magistro, kiel emigas hodiaŭajn historiistojn difino Majstro antaŭ lia nomo.
Li estis unua de du estroj de reformoj en pola preĝejo katolika. Li strebis enkondukigi celibaton kaj plifortigi potencon de priestoj en Pollando. Post 1217 li komencis vivon monakan. Li admiris rigorecon de cistercianaj asketaj praktikoj. Li iris piede de Krakovo al Jędrzejów kie ĉe la renkonto kun monakoj de Jędrzejów oni ŝutis sablan monteton (kopiec), nomita "Kopiec de la renkonto".
Por la komando de princo Kazimierz II Sprawiedliwy li verkis en latina lingvoPolan kronikon, kvartoman, kiu estas ĉefa, tamen ne tute verdirema verko de la pola historio de tiu epoko. En tiu kroniko aŭtoro substrekas pleje la moralajn aferojn de priskribitaj agoj.
En klostro de Jędrzejów li vivis dum kvin lastaj jaroj de lia vivo kaj tien li estis entombigita. Li enkondukis en Pollando moron de bruli la eternan lumon antaŭ Eŭkaristio.