Westerburg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Westerwald de la federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj apartenas al la samnoma mezalta montaro Westerwald. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 5883 loĝantojn. Westerburg estas la administra centro de samnoma komunumaro, nomata Verbandsgemeinde Westerburg, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj.
La kastelo Westerburg, unuafoje dokumentita en la jaro 1192, sed jam pli frue konstruita, troviĝas en la urbo Westerburg. Ĝi estis konstruita sur burgo el la 12-a jarcento. Ĝi apartenis unue al la grafoj de Leiningen.
Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!