Wenceslaus Johann Gustav Karsten (1732-1787) (Neubrandenburg, 15-a de decembro 1732 - Halle an der Saale, 17-a de aprilo 1787) estis germana filozofo, teologo, matematikisto, kemiisto, universitata profesoro, rektoro en la "Universitato de Bützow" kaj aŭtoro de sennombraj verkoj pri matematiko.
Li naskiĝis en Neubrandenburg, lia patro estis apotekisto kaj post kiam la gepatroj de Karsten perdis ilian domon kaj ĉiujn siajn havaĵojn en fajro, en Neubrandenburg, en 1737, Wenceslaus Johann Gustav pasigis la reston de sia infanaĝo en Güstrow ĉe sia avo en Güstrow, kie li edukiĝis kaj frekventis la sekundaran lernejon. Ekde 1750 li studis filozofion kaj teologion en la Universitatoj de Rostock (1750-1752) kaj Jena (1752-1754), sed ankaŭ havis lecionojn pri matematiko.
En 1754 li reiris al Güstrow kun la celo iĝi predikisto. Ĉar li lernis ke Petrus Becker (1672-1753), la 82-jara profesoro pri matematiko en la Universitato de Rostock estis mortinta, [kaj la sukcedinto Franz Ulrich Theodor Aepinus (1724-1802) estis nomumita al la Akademio de Sciencoj en Berlino (en majo 1757)] li translokiĝis al la Akademio en Peterburgo. En la 26-a de februaro 1755, Karsten ricevis sian magistron en la Universitato de Rostock kaj komencis instrui kiel profesoro pri filozofio.
La 18-an de marto 1758 li estis nomumita al profesoreco pri logiko en tiu universitato. Nekontenta kun sia salajro, li malsukcese kandidatiĝis kiel instruisto ĉe mezlernejo en Hamburgo kaj Szczecin. En 1758, post la morto de Johann Ludwig Engel (1699-1758), profesoro pri logiko, Karsten anstataŭis lin. La 14-an de majo 1760 Karsten estis nomumita profesoro pri matematiko en la Universitato Frederiko de Bützow. Kune kun li, pliaj ses profesoroj kiuj estis lojalaj al la duko kaj proksimume 100 studentoj translokiĝis al Bützow, la aliaj restis ĉe la urbodelegitaro en Rostock.
En 1760, post disputo inter "Frederiko la 2-a, Duko de Meklenburgo-Schwerin" (1717-1785) kaj la Universitato kiu devis nomumi la novan profesoron pri teologio, devigis la dukon establi novan universitaton en Bützow. Karsten, kiu estis pagita de la duko kaj devis instrui en la nova universitato. Denove, lia financa situacio ne estis tiel dezirata, kaj en 1763 Karsten skribis al Johann Euler (1734-1800), filo de Leonhard Euler (1707-1783), ke li ŝatus iĝi docento en Sankt-Peterburgo.
En la somersemestro de 1765 kaj en la vintra semestro de 1768/69 Karsten iĝis rektoro. La universitato de Bützow, kiu suferis pro malbonaj materiaj kondiĉoj, manko de disciplino kaj tro malmultaj studentoj, ne kontentigis lin. Tamen, en 1765 li malakceptis nomumon al la Akademio en Sankt-Peterburgo, sed en 1778 li iris al la Universitato de Halle kiel sukcedinto de Johann Andreas Segner (1704-1777), kie li laboris kiel profesoro pri matematiko kaj natursciencoj ĝis sia morto sur la 17-an de aprilo 1787 . Ĉi tie li dediĉis sin al matematiko kaj ĝiaj aplikoj.
En 1764 al li estis ofertita dungado ĉe la Universitato de Helmstedt. Daŭre instruante ĉe Bützow, li ankaŭ ricevis vokon al Sankt-Peterburgo en 1765. Sed post kiam la duko altigis lian salajron signife, Karsten malakceptis ambaŭ laborproponojn kaj restis ĉe Bützow. En 1765 Karsten publikigis la verkon "Theoria motus corporum rigidorum", ricevista de Leonhard Euler kaj eldonita de la presisto Anton Ferdinand Röse (presisto aktiva inter 1752-1794).
En 1778, post la morto de Johann Andreas Segner (1704-1777), profesoro ĉe la Universitato de Halle, Karsten iĝis lia sukcedinto. En Halle, Karsten turnis sian intereson al la natursciencoj kaj kemio. En 1783 lia asistanto iĝis Friedrich Albrecht Carl Gren (1760-1798), kiu poste fariĝus elstara figuro en la kampo de la kemio. Oni kreditas al Karsten la altigado de la kemio al sama rango apud alia lernobjekto tiel kiel la fiziko en la universitatoj.
Wenceslaus Johann Gustav Karsten estis la plej maljuna membro de la Karsten-familio de kleruloj el Meklenburgo: la filo de Dietrich Ludwig Gustav Karsten (1768-1810) estis mineralogo (membro de la Akademio de Sciencoj en Berlino), lia pli juna frato Franz Christian Lorenz Karsten (1751-1829) estis profesoro pri ekonomiko kaj kameralismo[1] en Rostock. Lia filo Carl Johann Bernhard Karsten (1782-1853) faris sian nomon kiel metalurgiisto kaj estro de prusa metalurgio, lia nepo Hermann Karsten (1809-1877) estis profesoro pri matematiko, fiziko, mineralogio kaj astronomio ĉe la Universitato de Rostock kaj direktoro de la "Navigada lernejo de Rostock", lia nepo Gustav Karsten (1820-1900) estis profesoro pri fiziko kaj mineralogio ĉe la Universitato de Kiel.
Vidu ankaŭ
Verkaro
- Dissertatio mathematica inquirens in notionem algebrae eiusque differentia ab arithmetica, 1755
- M. W. I. G. K. Elementa matheseos universalis, etc, 1756
- M. Wencesl. Jo. Gustavi Karsten Elementa Matheseos Vniversalis In Vsvs Avditorvm, 1756
- Beyträge zur Aufnahme der Theoretischen Mathematik, 1758
- Regulae pro differentiandis functionibus duarum variabilium, 1759
- Mathesis Theoretica Elementaris Atque Sublimior, 1760
- Mathesis theoretica elementaris, 1760
- Theoria motus corporum solidorum seu rigidorum..., 1765
- Theoria Motvs Corporvm Solidorvm Sev Rigidorvm, 1765
- Wencelaus Johann Gustav Karsten, der Weltweisheit Doctors und der Mathematik Professors zu Bützow, Abhandlung von den Logarithmen verneinter Größen, 1768
- Wencesl. Joh. Gustav Karsten Lehrbegriff der gesammten Mathematik, 1770
- Des Hofraths und Professors der Mathematik und Naturlehre in Halle, Wencesl. Joh. Gustav Karstens, Anleitung zur gemeinnützlichen Kenntniß der Natur, 1783
Referencoj
- ↑ Kameralismo estis germana scienco pri publika administracio en la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj kiu celis fortan administradon de centralizita ekonomio por profito ĉefe de la ŝtato.