WEN Jingen (naskiĝis en 1948), ĉine 温晋根, estas ĉina esperantisto.
Li ekesperantiĝis per memlernado ekde la jaro 1981. Li iam laboris en El Popola Ĉinio kiel redaktoro (1987), sed ankaŭ redaktis por La Mondo, kaj kiel tradukisto por Ĉina Literaturo. Wen ankaŭ laboris kiel ĉefredaktoro de la kuriero de la 89-a UK.