Vosto (latinecauda) estas la lasta korpoparto malantaŭ la postaj membroj de diversaj vertebruloj, konsistanta el la ekstremo de spino kovrita de muskoloj kaj haŭto. La vosto estas ĉefa karakterizo por vertebruloj, en kiuj ĝi formas la pinton de la vertebraro, sed ĝi ankaŭ ekzistas ĉe kelkaj senvertebruloj, ekzemple skorpioj. Ankaŭ vosto nomiĝas postaĵaplumtufo de birdoj, postaĵa apendico ĉe diversaj bestoj aŭ en figura senco fina parto de io.
Ĝi diferenciĝas forte ĉe mamuloj disde la aliaj korpopartoj, formas transiron de la korpo ĉe la birdoj kaj transiras sen forta diferenco de al korpo ĉe fiŝoj. Ĝia longo dependas de la enhavantaj vertebroj. La vostaj vertebroj (4-6) de birdoj kunfandiĝis al urostilo (unu vostosto), ĉe la homo rudimentiĝis.
La simioj kaj aliaj bestoj uzas la voston por preni branĉojn, moviĝi, grimpi, salti; aliaj bestoj apogas sin per tio (kanguruo). La vosto aŭ senvosteco povas karakterizi bestojn (manksa kato).
Protekto - la vosto povas esti uzata kiel vipo kaj foje, kiel en Ankilosaŭruloj, ĝi eĉ estas ekipita per armilo ĉe ĝia fino: speco de ostaklabo, foje armita kun pikiloj.
Eskapo, ekzemple ĉe Lacertuloj (kiel la geko), kiuj en stato de aflikto detranĉas sian flirtantan voston kaj lasas ĝin en la mano de la kaptilo. Tia lacerto tiam kreskigas novan voston, kiu falas en kvalito de la origina vosto.
Komunikado, ekzemple en Cervedoj, kiu signalas per la vosto al sia cervido, ke ĝi sekvu ŝin en la densejo. Plej multaj katoj esprimas nervozecon skuante siajn vostojn, kvankam estas esceptoj. Katoj plialtigas siajn vostojn por aspekti pli timigaj. Aldomigitaj hundo esprimas ĝojon dum ĝi svingas la voston. Eĉ malsovaĝigita vulpoj komencis svingi la voston pro ĝojo.
Foje oni ne estas certa kio estas la biologia uzo de vosto, kaj ĝi povas esti degenerita laŭ la evoluo de la specio, kiel ĉe la porko, kaj ĉe la homo, la kokcigo.
Birdoj
La vosto ludas gravan rolon en la flugo de birdoj. Je malaltaj rapidecoj la vosto pliigas la levoforton. La vosto ankaŭ reduktas la kirlojn de la fluorando, kaj estas uzita por stirado kaj stabiligo
Foje homoj tranĉas la vostojn de grandaj purrasaj hundoj, kiel Rotvejla hundo. Iuj asertas, ke la hundo riskas tordi sian spinon se ĝia vosto ne estas tranĉita, ĉar ĝi povas tro forte trafi ĝin. Beleckonkursoj de certaj rasoj postulas vostotranĉon. En kelkaj landoj bestvostotondado estas difinita kiel misuzo, kaj estas malpermesita perleĝe.