| Ĉi tiu artikolo temas pri partio en Nederlando. Por eŭropa politika organizaĵo rigardu la paĝon Volt Europa. Por mezurunuo legu la artikolon Volto. |
Volt Nederland, konata ĉefe per la mallongiga nomo Volt) estas social-liberala politika partio en Nederlando.[1] Ĝi estas la nederlanda branĉo de Volt Europa, politika movado kiu funkcias je tuteŭropa nivelo.
Volt Nederland estis fondita en Utreĥto la 23an de Junio 2018, kun Reinier van Lanschot kiel ties unua proparolanto.[2] La partio povis starti kaj fondiĝi parte pere de donacoj de amasfinancado.[3]
En la ĝenerala balotado de 2021 la partio atingis tri sidlokojn en la parlamento, nome por Laurens Dassen, Nilüfer Gündoğan, kaj Marieke Koekkoek.[4][5][6]
Referencoj