„ Karinthy estas hungara novelisto, li naskis kaj mortis en Budapest (1888-1938). Tre kompleksa talento, humoristo samtempe indiferenta kaj kompatema li verkis romanojn kiel la ŝnurdancisto, Vojaĝo al Kapilarejo, unu dramon "Morgaŭ matene" en 1914 kaj tre artajn noveletojn. La unua novelo - Vojaĝo en Faremidon - portas la leganton en landon neordinaran. Oni admiras la fantazion de l' aŭtoro. La dua - Du Ŝipoj - temas pri la vojaĝoj de Kolumbo al la trovado de Ameriko. Tre bona traduko. ”
„ La unua rakonto estas satiro en la formo de nova vojaĝo de Gulliver, al lando en kiu la maŝino triumfas super la homo, kaj la lingvo parolata konsistas
el la sep sonoj de la gamo (ĝi nepre memorigas pri la projekto Solresol). Por la psikologo kaj la biologo la verko havos apartan intereson.
La dua rakonto estas grandaparte neklara dialogo inter Kapitano Kolumbo kaj alĥemiisto Sinesius.
La traduko estas lerta kaj flua, kun multaj trafaj esprimoj; sed difektita de senutilaj neologismoj. Oni diras, ke ĉiu vorto uzita troviĝas en “Plena Vortaro” kaj “Parnasa Gvidlibro” : pli ĝuste estus diri aŭ anstataŭ kaj, sufiĉe granda diferenco! Kial bojkoti la belan
vorton malgaja? En du sinsekvaj frazoj ni legas Hungario, patrujo, Germanlando: tiu “eleganta variaĵo” impresas malagrable. (Kun S-ro Totsche, mi preferas la formojn Atlanta, fantasta, ol Atlantika, fantastika, ĉar -ik estas nur duobligo de adjektiva finaĵo). Neimitinda estas la novmoda evito de iam: ekz., foje mi sukcesos anstataŭ iam mi sukcesos. La Plena Vortaro certe eraras, rekomendante, ke oni uzu iam nur pri tempo pasinta.
La aŭtoro diras antaŭparole: “Mi estas fiera, ke nun Faremidon prenis sur siajn flugilojn la muziko de la plej perfekta internacia mondlingvo”.