Vlorë aŭ Vlora (albaneVlorë/Vlora, germaneVlora, italeValona, grekeΑυλώνας/Βαλόνα - esperantigebla verŝajne kiel Vloro) estas la dua plej granda havenurbo en meza Albanio, ĉe la Adriatiko, ĉe enirejo de la samnoma golfo. Ĝi havas ĉirkaŭ 87 000 loĝantojn (2004), kaj estas la administra centro de samnoma provinco kaj distrikto.
Ĝi havis ĉiam strategian signifon, batalis por ĝi multaj nacioj dum la historio. La 28-an de novembro1912, Ismail Qemali tie proklamis sendependecon de Albanio. La italoj okupis ĝin dufoje (1915—1920, 1939).
Sur Insulo Sazano funkciis dum la dua mondmilito itala kaj germana submarŝipa apogpunkto, poste uzis ĝin Sovetunio ĝis 1961.
La haveno estas interligita kun la naftokampoj kaj kun la naftorafinejo de Cërrik.