Vilmos Zsigmondy frekventis lernejojn en diversaj urboj de Supra Hungarujo. Li frue eklaboris, - same kiel Sándor Petőfi - li kopiis manuskripte la parlamentajn novaĵojn en Pozsony. Spite la financajn malfacilaĵojn li iĝis inĝeniero pri minado. En 1844 li ekhavis postenon en Vieno, dume iomete li plulernis en la universitato. En 1846 li ricevis taskojn ĉe la fervojoj, tial li studvojaĝis en la Habsburga Imperio. La hungara revolucio ektrovis lin en Transilvanio, kie li produktis kanonojn kaj aliajn armilojn. Tial la Habsburgoj kondamnis lin je 6 jaroj, tamen li pli frue liberiĝis pro peto de la loka loĝantaro. Poste li gvidis la minadon en Dorog. En 1861 li ekinteresiĝis pri hidrologio, fontoj, putoj. En 1865 en Harkány li faris 39 metrojn profundajn puton, la varma akvo ankaŭ nun fluas por la banejo.