Villenave d'Ornon estas urba komunumo de 31 620 loĝantoj (stato komence de 2015) en sudokcidenta Francio, en la departementoGironde de la francaregionoAkvitanio. Ĝi situas sude de la urbo Bordeaux, ĉe la okcidenta bordo de la Garono. La urbo estas centro de vinkultivado kaj de junio 2009 estas sidejo de la plej granda esplora centro pri vinkultivado en Eŭropo. Inter la partneraj urboj de la komunumo estas Seeheim-Jugenheim en Germanio.