Villa Rosa estas argentina urbo apartenanta al la Bonaera distrikto de Pilar.
Ĝi situas nur 10 kilometrojn de la ĉefurbo de la distrikto Pilar. Kun siaj pli ol 45 000 loĝantoj, ĝi estas la urbo kun la plej granda kresko en la lastaj jaroj, sed ankaŭ tiu, kiu alfrontas la plej grandajn problemojn, ĉar ĝiaj infrastrukturoj kaj servoj daŭre estas tiuj de vilaĝo. Ĝi situas 10 km de la Industria Parko de Pilar, kiu laborigas 5 000 lokajn homojn. Ĝi nuntempe havas sancentron, policejon kaj fajrobrigadon fonditan la 27-an de oktobro 2002 kaj estas la unua taĉmento de la Centra Ĉefsidejo situanta en la urbo Pilar, krome, ekde 2008 ekzistas eksteraj oficejoj de UOM ("Unión Obrera Metalúrgica", Metalurgia Laborista Unio).
Vidu ankaŭ