Vicente Alonso Sanz (naskita la 19-an de julio 1863 en Albendiego; mortinta la 28-an de majo 1943[1]) estis hispana esperantisto.
Laŭ profesio vic-kolonelo de la vagonara korpuso.
Esperantisto de 1907, laboris unue en Burgos, post 1911 en Madrid. Estis prezidanto de HEA, 1927-1929 kaj de la Centra Madrida Esperanto-Grupo, 1920-1927 Paroladoj, kursoj, artikoloj. UEA-ano de ĝia fondo.
Fontoj
- ↑ Niaj mortintoj 1939–1945. En: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 5.