Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 048 240 loĝantoj sur areo de 181,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 790 loĝantoj/km².
Geografio
Vijayawada situas sur montetoj laŭ 2 riveroj kaj laŭ 3 kanaloj. Hajderabado troviĝas je 275 km-ojn. Apud la urbo granda arbaro etendiĝas, kiel pulmo de la urbo.
Historio
Vijayawada estis loĝata jam dum la neolitiko. La urbo precipe evoluis dum dominado de britoj kaj tre grava fervoja nodo konstruiĝis.
Klimato
Vijayawada havas tropikan klimaton kun influo de musono, kie regas varmegaj someroj. La temperaturo varias inter 24-30 °C. Jare pluvas po 998 mm.