| Ĉi tiu artikolo temas pri genro "Vespa" de insektoj. Por insekto apartenanta al subaro de ordo Hymenoptera rigardu la paĝon Vespo. Por marko "Vespa" de motorciklo legu la artikolon Vespo (motorciklo). |
(Vera) Vespo (Vespa) estas genro de socialaj flugantaj vespoj de familio vespedoj, konataj pro sia grandeco. Anoj de kelkaj specioj povas esti 2–3 cm longaj, kaj la giganta vespo (Vespa mandarinia) - eĉ 5 cm. Entute oni agnoskas 23 speciojn. Plimulto de specioj havas simplan flavo-nigran abdomenon kutiman por vespoj, sed kelkaj specioj, aparte en Orienta Azio, povas havi tre belan kaj ekzotikan koloraspekton.
Kiel aliaj vespedoj, hornisoj konstruas paperajn nestojn kun multaj tavoloj de alveoloj kaj kaptas aliajn, malpli grandajn insektojn (muŝojn, abelojn, aliaj vespojn...) por manĝigi la larvojn. La nestoj ofte estas ne grizaj, kiel ĉe plimulto da vespoj, sed brunaj aŭ flavbrunaj. Tio okazas pro ke hornisoj kolektas materialon por siaj nestoj de putra ligno kaj arbokrusto.
Ironie, vespoj nun estas la sola grupo de insektoj, kiu ĝis nun havas latinan nomon Vespa donitan far Linnaeus. Ĉiuj aliaj vespoj eventuale transferitas al aliaj genroj. Pro tio entomologiistoj ofte ŝercas, ke membroj de genro vespoj estas nun solaj veraj vespoj.
Specioj
Entute estas 24 specioj de vespoj:
Referencoj