Ĝi estas 75 al 95 cm longa. La averaĝa pezo ĉe maskloj estas 3.7 kg kaj ĉe inoj 4.5 kg. Ĝi havas enverguron de ĝis 2.2 m.[3] Ĝi estas nigra kun distinga blanka V marke en dorso.[4] La beko estas tre fortika kaj griza. La kruroj estas flavaj kun nigrecaj ungoj. Junuloj estas kutime helaj kaj malhelbrunaj kun nigreca vizaĝo. Strukture ĝi estas tre simila al la Reĝa aglo de la Norda Hemisfero, kaj al la Kojnvosta aglo de Aŭstralio.
Ĝi estas tre teritoriema kaj povas ofte esti vidata kun aliaj samgenranoj, kun kiuj ĝi pariĝas por vivo. La ino demetas du kremokolorajn ovojn, ĉiun kvaran tagon aŭtune, kaj eloviĝo okazas post proksimume 45 tagoj.
Ĝi estas specialista ĉasisto de prokaviuloj. La grando de ties teritorio ofte inverse reflektas la grandon de la loka populacio de prokaviuloj. Foje ĝi predas birdojn kiaj numidoj aŭ mamuloj de grando simila al tiu de prokaviuloj, kiaj grandaj roduloj.
La nomo de Veroksia aglo rememoras la francan naturaliston Jules Verreaux, kiu vizitis sudan Afrikon komence de la 18a jarcento.[5][6]
Referencoj
↑Gargett, Valerie. (1990) The Black Eagle: A Study. South Africa: Acorn Books and Russel Friedman Books, p. 19, 30–31. ISBN 0 620 11915 2.
↑Mearns, Barbara; & Mearns, Richard. (1988). Biographies for Birdwatchers. The lives of those commemorated in Western Palaearctic bird names. Academic Press: London. ISBN 0-12-487422-3