Verkoj pri Esperanto-historio informas pri la historio de la lingvo kaj movado Esperantaj. Ili okupiĝas aŭ pri la tutmonda movado, pri unuopaj landoj, regionoj aŭ urboj, pri organizoj aŭ specifaj temoj aŭ pri personoj (biografioj). Kelkaj verkoj kompreneble estas pli influhavaj kaj gravaj ol aliaj; la kvalito de historio-verko povas dependi de
la uzo de (novaj) fontoj kaj la kono de la fakliteraturo;
la stilo;
la didaktika valoro;
la resumo de la stato de la esploro.
Ĝenerala kritiko
Ulrich Lins en 1988 kritikis la koncernan literaturon en Esperanto tiel:
Precipe, la aŭtoroj estas amatoroj, nehistoriistoj, kvankam tio ne nepre diras ke ili estas malseriozaj.
La aŭtoroj ofte havas pedagogian tendencon kaj volas eduki la esperantistojn, doni al ili memfidon kaj kuraĝigi ilin. Sekve, oni emas transdoni mitojn kaj silenti pri malsukcesoj.
Ili ofte kontentiĝas per kronikoj kaj priskriboj, sen profunde analizi sian temon.
La plej multaj kontribuoj estas nedetalaj, supraĵaj aŭ tro ĝeneralaj.
La kvanto de referencoj estas limigita, nur malmultaj aŭtoroj entreprenas penan serĉadon en arkivoj aŭ sisteman trastudon de la plej gravaj Esperanto-gazetoj.[1]
Eblas aldoni pliajn kritikojn. Plej multaj verkoj limigas la perspektivon al la interna evoluo de la Esperanto-movado. Nur malmultaj aŭtoroj ligas ĝin kun la ĝenerala historio de la "ekstera mondo", ekzemple studante Esperanton en ĝiaj rilatoj al pacismo, socialismo, vegetarismo aŭ aliaj internaciaj movadoj de la priesplorita epoko, kvankam ofte la protagonistoj estis aktivaj en pluraj "movadoj" samtempe, ne nur en la Esperanta.
Inter la mondmilitoj aperis lerniloj, kiel la verko de J.R.G. Isbrücker. Tiaj verkoj ofte celis estis bazaj stud-libroj por prepari studentojn al lingvaj ekzamenoj, dum kiuj ankaŭ estis ekzamenitaj bazaj konoj pri la Esperanto-historio. Elstaris en tiu epoko precipe Enciklopedio de Esperanto (1934).
Post la dua mondmilito
La verkoj pri Esperanto-historio fariĝis pli kaj pli diversspecaj. Aparte menciinda estas Esperanto en Perspektivo (1974). Aperis ankaŭ specialaj studoj, kiel La Danĝera Lingvo de Ulrich Lins. Multaj studoj pri lokaj aŭ regionaj Esperanto-movadoj aperis okaze de iuj "rondaj" naskiĝtagoj, ekzemple 90- aŭ 100-jara ekzisto de klubo aŭ organizo. Post la malapero de Sovetunio kaj de la iama soveta bloko en 1989/1990 aperis relative multaj studoj en tiu mondregiono, kiuj eluzis la novan liberecon skribi kaj publikigi pri temoj ĝis tiam ne oportunaj aŭ eĉ malpermesitaj, kiel ekzemple biografioj de Esperantistoj murdigitaj en 1937 dum la Stalina teroro. En Germanio aperis pluraj verkoj pri la Esperanto-movado en la ĵus malaperinta GDR.
En la belartaj konkursoj de UEA de 2017, premiiĝis la eseo La esperantisto de la jaro (1887-1997). Laŭ la enkonduko, "eblas legi la raporton kiel neortodoksan koncizan historion de nia movado".[2]
Unuopaj verkoj
Listigitaj estas nur iom gravaj monografioj. Ekzistas multaj pliaj studoj en formo de artikoloj aŭ en diversaj periodaĵoj aŭ festlibroj. Pri ili vd. la eksterajn ligilojn cititajn je la fino de tiu ĉi artikolo.
Internacia movado kaj ĝenerala historio de Esperanto
Historio de Esperanto en (hodiaŭ) belgaj regionoj kaj urboj, laŭ ties alfabeta ordo (plej novaj verkoj supre):
Ĉeĥoslovakio
1983: Stanislav Kamarýt. Historio de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslovakio. Praha: Ĉeĥa Esperanto-Asocio1983
Germanio
Historio de Esperanto en germanaj regionoj kaj urboj, laŭ ties alfabeta ordo (plej novaj verkoj supre):
Berlino (2006): Fritz Wollenberg, Esperanto-Ligo Berlino. Jubilea Libro 1903 - 2003, Esperanto Lingvo kaj kulturo en Berlino, Mondial 2006, ISBN 1595690433. 1993: Fritz Wollenberg. El la historio de la Esperanto-movado en Berlin. 90 jaroj Esperanto en Berlin. Berlin: Esperanto-Ligo Berlin 1993
Düsseldorf (2002): Mattusch, Edeltraud; Mattusch, Max Hans-Jürgen: Esperanto ein Ausweg aus Babylon? 95 Jahre Esperanto in Düsseldorf. Niebüll 2002, ISBN 3-89906-339-2
Erzgebirge, Vogtland(1976): Zur Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung im Bezirk Erzgebirge-Vogtland (1907-1933). Karl-Marx-Stadt 1976
Frankfurto ĉe Majno (1984): 80 Jahre Esperanto-Gesellschaft Frankfurt am Main e.V. 1904-1984. Frankfurt: Esperanto-Gesellschaft 1984
1987: Ĝirona Espero. Girona: Ĝirona Espero, 1987. 30 p.
2002: Xavier Margais i Basi: El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938). Edicions Documenta Balear, col. Arbre de Mar núm 6. Palma, 2002. ISBN 84-95694-29-8. 372+16 p.
2004: Francesc Poblet i Feijoo: Els inicis del moviment esperantista a Catalunya – La komenca esperanto-movado en Katalunio. Constantí: Kataluna Esperanto-Asocio – O Limaco Edicions, 2004. ISBN 84-933380-5-2. 120 p.
2008: Francesc Poblet i Feijoo: El Congrés Universal d’Esperanto de 1909 a Barcelona. La consolidació del moviment esperantista als Països Catalans. – La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono. La firmigo de la esperanto-movado en la Kataluna Landaro. Sabadell: Kataluna Esperanto-Asocio, 2008. ISBN 9788493672812. 140 p.
Nederlando
1936 : Diversaj: Jubileumboek 1911-1936 - historio de la laboristoj-Esperantistoj en Nederlando
Biografioj kaj aŭtobiografioj de Esperantistoj ordigitaj alfabete laŭ ties familiaj nomoj (plej novaj verkoj supre). Leksikonoj kun biografiaj artikoloj pri esperantistoj de iu lando vd. sub la landonomo.
Martin Blicher
Martin Blicher. El mia esperantista vivo. (Aŭtobiografia skizo kaj memoroj). S.l.: tk 1967.
Philip Buttinger
s.j.: Awtobiografio [tiel, legu Aŭtobiografio] de nederlanda SS-soldato en Anglio. London: Philip Buttinger s.j.
1995: Hans Jakob. Servisto de l' Ideo. 50 jaroj ĉe Universala Esperanto-Asocio 1908-1958. (Aŭtobiografio editorita de Mark Fettes). Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo 1995
Teo Jung
1979: Teo Jung. Ĉiu Ĉiun. Sep jardekojn en la Esperanto-movado. Memoraĵoj de 86-jara optimisto (aŭtobiografio). Antverpeno, La Laguna: tk, Stafeto 1979
Kroataj esperantistoj
2002: Josip Pleadin. Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj. Đurdevac: aŭtoro 2002
↑Javier Alcalde (2017). "La Esperantisto de la jaro (1887-1997)". En: Belarta Rikolto 2017. Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, Novjorko, Mondial, pp.129-145.
Bibliografio
Javier Alcalde2017: "La Esperantisto de la jaro (1887-1997)". En: Belarta Rikolto 2017. Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, Novjorko, Mondial, pp.129-145.
Ulrich Lins1988: La direkto de historiaj studoj pri la Esperanto-movado. En: Senad Čolić: Sociaj aspektoj de la Esperanto-movado. Kolekto de referaĵoj, Sarajevo, p. 47-52.
Carl Støp-Bowitz1996: La Esperanto-Movado. Historio, Organizo, Amplekso. 2a, reviziita kaj kompletigita eldono, Oslo.
Gaston Waringhien1989: Historia Skizo de la Esperanta Movado. En: la sama: Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj, dua reviziita eldono kun Apendico, Rotterdam (La Laguna 1959), p. 397-423.