Verda politiko aŭ verda ideologio (ekologiismo) estas la centra-maldekstra politika ideologio. Ĝi taksas multe ideoj, valonoj, vidpunktoj kiuj estas la fundamento por krei la aktivan kaj malferman civitanan socion, kreskantan harmonie kun la daŭripova evoluo kaj respektante la homajn rajtojn. La plej grandaj verdaj politikaj partioj devenas el 1970-aj jaroj kaj novaj, maldekstraj politikaj movadoj.
socia justeco (ankaŭ "socia egaleco kaj ekonomika justeco") - ankaŭ en imposta politiko per la "verdan impostan reformon" - punoj al entreprenoj kiuj malpurigas la medion, gradacio de impostado de neregenereblaj krudmaterialoj, forta investado al homa kapitalo, forigo de ĉiuj impostoj produktitaj loke, mezurado de bonstato ne per la PKB, sed per la Indico de Kvalito de la Vivo.
partoprena demokratio, kiu signifas serĉado de la interkonsenton ene de kiel multe malcentralizitaj societoj.
agado sen perforto (pacismo). Multaj aktivistoj de la Verduloj partoprenas movadoj kontraŭmilitista kaj alimondisma, protestante kontraŭ militoj, militarismo kaj agresiva kapitalismo, kiu detruas nian planeton kaj kontribuas al socia distavolo.
La politika termino verda, traduko de la germana Grün, nomiĝas pro die Grünen, la unua sukcesa verda partio, kreita dum la malfruaj 1970-aj jaroj en Germanio.
Subtenantoj de verda politiko, nomitaj Verduloj, dividas multajn ideojn kun la ekologiaj, naturprotektismaj, feminismaj kaj porpacaj movadoj. Aldone al demokratio kaj ekologiaj aferoj, verda politiko ankaŭ prizorgas civilajn liberecojn.
En la Ascocio de Verduloj Esperantistaj, AVE kunvenas partianoj kaj simpatiantoj. [1]