La Verda Partio estas kolombiapolitika partio kun orientiĝo centra medi-protekta, fondita oficiale la 1-an de oktobro de 2009 kaj kiu naskiĝis de tiu kiu estis konata kiel Verda Partio Elekto Centro.
La Verduloj, kiel oni ofte nomas ilin en aludo al la Eŭropa Verda Partio, difiniĝas mem kiel «nova politika propono kiu oksigenigas la nacian panoramon».
Tiuj ĉi estis la lastaj regataj de la Leĝa Ordono 01 de 2003 — la konata politika reformo — per kiu oni kreis regulojn por malhelpi la kreadon de politikaj partioj kaj establis novan sojlon por konservi la validecon de la partioj: estus rekonataj kiel politikaj partioj nur tiuj kiuj superus je 2 % la tuton de la voĉdonoj en la elektoj. Per tiu ĉi regulo oni volis malgrandigi la nombron de validaj politikaj partioj, por iri de 70 partioj al nombro ne pli granda ol 20.
Meze de tiu ĉi politika etoso, la 25-an de novembro de 2005 oni kreis la partion, per kongreso efektivigita en Bogoto, kaj kun partopreno de reprezentantoj de 19 departamentos de la lando (komencante per Carlos Ramón González Merchán kaj Daniel García Colorado), de la Verd-Partia Elekto-Centro, kiel politika elekto estis la elekto de centro (kohera kun la deziroj pri paco kaj repaciĝo) kaj kun la verda (medi-protekta) propono ne ekzistanta en la kolombia demokratio kaj ligita al la verdaj medi-protektaj internaciaj proponoj.
En malmulte da tempo la partio enskribis 10 listojn kaj 96 kandidatojn al la ĉambro de deputitoj dum la menciitaj elektoj, kun ĉirkaŭ 90.000 voĉoj, sufiĉaj por havi la rajton esti reprezentantoj de la politikaj minoritatoj en Kolombio (leĝo 649 de 2001), kaj konservis sian leĝan statuson laŭ Rezolucio 1057 de la Nacia Elekta Konsilio, kaj komencis esti parto de la 16 politikaj partioj ekzistantaj en Kolombio.
De sia kreado, la partio faris specialan emfazon havi bonajn kandidatojn en siaj vicoj. Fakte, ĝi fariĝis la unua kolombia partio kiu petis kriminalan procezon pri unu el sia membroj, ĉar li supozeble deliktis.
Kiam oni liberigis al Íngrid Betancourt, verdaj aktivuloj proponis al ŝi aliĝi al la partio, por proklami ŝin prezidento, tiel ke ŝi povus gvidi «la revojn kaj la esperojn de tiuj miloj da viroj kaj virinoj, kiuj vidis en ŝi simbolon de grandeco kaj digno».
La 2-an de oktobro de tiu sama jaro, kadre de la 5-a Verda Kongreso, de eksterordinara karaktero, la tri eksurbestroj estis investitaj kiel kundirektoroj kaj oni donis al ili, en formala maniero, la plenan membrecon de la partio. Sammaniere, en tiu sama kongreso, oni alinomis la partion al «Verda Partio» kaj oni adoptis novan politikan mapon, cele al la prezidentaj elektoj de 2010. Sammaniere, oni kreis la Reton de Verdaj Junuloj de Kolombio, por konverĝigi en ĝi la junajn aktivulojn de la partio.
En tiu sama direkto, la partio akceptis al Elekta Knfido, civitana platformo kreita de la menciitaj eksurbestroj de Bogoto, kiu celas esti punkto de renkontiĝo por ke la civitanoj kreu specon de reto, inter personoj, kiu estus taŭga por ili – la eksurbestroj – por ĵeti siajn kandidatecojn kaj siajn politikajn projektojn. Akceptinte ĝin, la Partio instigis siajn partianojn aliĝi al ĝi, sed nun kun la celo ke tiu reto povu fari eĥon de la verda politika projekto.
Per la politika transfuĝado de 2009, la Partio akiris 375 urbajn deputitojn, 12 departementajn deputitojn, 2 departamentestrojn kaj 27 urbestrojn.
Komence la Partio sin proponis prezentiĝi al la kongresaj elektoj de Kolombio de 2010, per listo al la Senato, kies unua linio estis Lucho Garzón, sed oni decidis formeti tiun ĉi eblon kajoni faris, anstataŭ tio, internan konsulton por elekti la prezidentan kandidaton. Partoprenis en ĝi Garzón, Mockus kaj Peñalosa.