Venthône

Venthône
Blazono de Venthône
Blazono de Venthône
Blazono de Venthône
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Valezo
Distrikto Sierre
Koordinatoj  46° 18′ 33″ N 7° 31′ 53″ O / 46.30917 °N, 7.53139 °O / 46.30917; 7.53139 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 33″ N 7° 31′ 53″ O / 46.30917 °N, 7.53139 °O / 46.30917; 7.53139 (mapo)

Map

Areo 2,53 km²
Alteco 799 m super marnivelo
Poŝtkodo 3973
Komunumkodo 6249
Mapo de Venthône
Mapo de Venthône
Situa mapo de Venthône
vdr

Venthône estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1188 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

La komunumo Venthône situas en la supra parto de la franclingva Suba Valezo ĉe la norda flanko de la Valo de Rodano super la vitejoj ĉe la valflanko. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Venthône Anchettes, Le Moulin kaj parto de Darnona, kies plej granda parto apartenas al Randogne.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,53 km², de kiuj 17,3% estas kovritaj de arbaro, 48,8% servas por agrikulturo kaj 31,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Venthône limas en nordo al Mollens, en nordoriento al Miège, en sudoriento al Veyras, en sudo al Sierre, kaj en okcidento al Randogne.

Trafiko

Tra Venthône pasas la ringoforma kantona ĉefvojo n-ro 210, kiu konektas la urbon Sierre kun la komunumoj kaj lokoj de la turisma regiono Crans-Montana. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 1 kilometron sude de la komunumo en Sierre. Pere de poŝtaŭtolinio de Sierre al Crans-Montana kaj la etspura trama fervojlinio de Sierre al Montana-Station la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Venthône datiĝas el la jaro 1131 kiel Venthona. Dum mezepoko Venthône estis senjorujon de la episkopo de Siono, kiun tiu de 1130 ĝis 1390 koncedis kiel feŭdo al la familio de Venthône. Ĝis la fino de la malnova reĝimo je la Helveta Revolucio de 1798 la vilaĝa komunumo apartenis al la meza triono de la grandkomunumo Sierre. Eklezie en la jaro 1660 la Venthône sendependiĝis de la preĝejo Saint-Maurice-de-Laques en Mollens kaj ek de tiam formis apartan paroĥon kun la preĝejo Sankta Sebatiano.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!