Velká (Kamýk nad Vltavou)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Velká
Velká
vilaĝo
Vido al domaro Roviště
Oficiala nomo: Velká
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Příbram
Administra municipo Kamýk nad Vltavou
Historia regiono Bohemio
Montaro Beneŝova montetaro
Domoj 48 2011
Rivero Vultavo
Situo Velká
 - koordinatoj 49° 39′ 41″ N 14° 15′ 01″ O / 49.66139 °N, 14.25028 °O / 49.66139; 14.25028 (mapo)
Katastro 4,14 km² (414 ha) Velká nad Vltavou
Loĝantaro 104 (2021)
Denseco 25,12 loĝ./km²
Unua skribmencio 1325
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 262 63
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Velká (Kamýk nad Vltavou)
Portalo pri Ĉeĥio

Velká estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Kamýk nad Vltavou en distrikto Příbram. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km norde de Kamýk nad Vltavou sur kunfluejo de rivero Vultavo kaj rojo Vápenický potok. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 104 loĝantoj.

Velká situas en katastra teritorio Velká nad Vltavou kun areo 4,14 km².

Historio

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1325.

Post la dua mondmilito komencis iom post ioma forloĝigado. Kelke da loĝantoj foriris en limregionon kaj post la jaro 1948 devis multe da junaj homoj ŝanĝi okupon kaj foriri por laboro en industrio aŭ en minejoj.

La plej granda forloĝigado okazis inter la jaroj 1952–1954, kiam estis detruita dek kvar domoj kaj pavimita vojo kondukanta al najbaraj vilaĝoj estis inundigita. La kaŭzo estis konstruado de akva rezervujo Slapy. Municipo Velká tiel estis fortranĉita de la ĉirkaŭaĵo. La loĝantoj malaldoniĝis kaj la vilaĝo akiris karakteron de refreŝigeja domaro.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869278
1880302
1890297
1900326
1910294
1921277
JaroLoĝantoj
1930283
1950193
1961131
1970108
1980102
199189
JaroLoĝantoj
200170
201181
2021104

Naturaj interesaĵoj

Pavimita vojo

La malnova pavimita vojo sur la maldekstra bordo de Vultavo en la municipo proponas interesajn belvidojn kaj ĝi estadas trairebla dum vintra forlasado de la valbaraĵo Slapy, se la surfaco de akvo estas ĝis 267 m s. m. (vidu surfaco de akvo en la rezervujoj PVL (el Retarkivo 20220116101235)).

Rokoj ĉe Velká

Norde de la vilaĝo sur la maldekstra bordo de rivero Vultavo troviĝas rimarkinda rokurbo, markata kiel Rokoj ĉe Velká aŭ nur mallongigite Velká. La konsisto de la roka urbo, elstaranta super la surfaco de la valbaraĵo Slapy, estas gradegaj granitaj rokturoj. Inter la plej konataj ĉi tieaj formacioj apartenas Sfingoj, Fumtubo (ankaŭ Dia fingroPiramido), Ulino kun dorsokorboVultura kapo, kiuj havas krom la lokaj nomoj diferencaj nomojn de montogrimpistoj.

Pluaj fotoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!