Velden estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Landshut kaj en la distriktaro Malsupra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6655 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Velden, kiu krom la centra komunumo kovras la pliajn komunumojn Neufraunhofen kaj Wurmsham. La komunumaro ne konfuziĝu kun la samnoma Verwaltungsgemeinschaft Velden (Meza Frankonio) kaj ties administra centro Velden (Pegnitz) en Meza Frankonio.