|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: VAL
|
VAL -- Vehiklo Aŭtomata Leĝera (france véhicule automatique léger (ankaŭ mallongigo de Villeneuve-d'Ascq - Lille[1]) estas tute aŭtomata metroo sur pneŭoj, destinita al urba transporto aŭ priservo de flughaveno. Temas pri la unua projekto de vehiklo aŭtomata leĝera en la mondo.
Deveninta de esploroj de laboratorioj de Universitato Lille-I kaj de Institut industriel du Nord[2] kaj de patento pri aŭtomatismoj de metroo sen stiristo deponita la 31-an de julio 1971 de profesoro Robert Gabillard de Universitato Lille-I[3], ĝi estis konstruita de Matra (hodiaŭ Siemens Mobility France) por ekipi la Metroon de Lillo. La centro de studo kaj prizorgo de VAL de Lillo situas apud la stacio Quatre Cantons - Stade Pierre-Mauroy proksime al "École centrale de Lille" sur kampuso de Universitato Lille-I.
Bildgalerio
Referencoj
Vidu ankaŭ