Vaulx-en-Velin [vo ɑ̃ vəlɛ̃] estas franca komunumo en la metropolo Liono, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi havis 42 726 loĝantojn en la jaro 2011[1].
Geografio
Vaulx-en-Velin estas ĉirkaŭurbo de Liono: ĝi situas 7 km nordoriente de ĝia centro.
Transporto
En Vaulx-en-Velin troviĝas la metrostacio Vaulx-en-Velin - La Soie, finhaltejo de la linio A de la Metroo de Liono. Ĝi estas ankaŭ haltejo de la linio 3 de la tramo de Liono.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj