Valo de la lupoj - Irako
|
filmo
|
Originala titolo
|
Valley of the Wolves: Iraq
|
Originala lingvo
|
turka lingvo • angla lingvo
|
Kina aperdato
|
2006, 9 feb. 2006
|
Ĝenro
|
agfilmo, Militfilmo
|
Reĝisoro(j)
|
Serdar Akar
|
Produktisto(j)
|
Raci Şaşmaz
|
Scenaro
|
Raci Şaşmaz • Bahadır Özdener
|
Loko de rakonto
|
Turkio
|
Muziko de
|
Gökhan Kırdar
|
Rolantoj
|
Nejcati Shashmaz • Billy Zane • Ghassan Massoud • Gary Busey • Diego Serrano • Bergüzar Korel
|
Produktinta firmao
|
Pana Film
|
IMDb
|
|
Valo de la lupoj - Irako (turke Kurtlar Vadisi - Irak) de Serdar Akar estas turka kinofilmo de 2006, kiu apartenas al televida serio. La kinifilmo diferenciĝas de la serio, ĉar en la televida filmo, la ĉefrolulo Polat Alemdar aperas kiel sekreta agento kaj batalas kontraŭ la mafio. En la kinofilmo, li estas en sekreta komisiono en Irako kaj batalas kiel Rambo. Kun la produktaj kostoj de ĉ. 10 milionoj da USD, ĝi estas la plej kosta turka filmo.
La filmo
La filmo baziĝas je veraj eventoj. La 4-an de julio 2003, arestis usonaj soldatoj en la nordiraka urbo Silemani 11 turkajn soldatojn kaj sekretajn oficirojn kaj samtempe 13 civilulojn. Ilia kapo estis kovrita per sako kaj ili estis forkondukitaj. Tiu t.n. "sakafero" vundis la turkajn naciistojn.
La filmo prezentas la venĝon de la bonaj turkoj kontraŭ la malbonaj usonanoj kaj ties vazaloj, la kurdoj (laŭ la filmo).
La filmo unuafoje surscenigas turmentojn fare de la usonaj soldatoj en Abu-Ghuraib-prizono kaj eĉ masakron de partoprenantoj de iraka geedziĝa festo.
La filmo estas tre sukcesa en Turkio, kie spektis ĝin en la unua semajnfino 1,1 milionoj da homoj.
La filmo estas tute produktita laŭ la halivudaj skemoj, sed el islama vidpunkto. La filmon traplektas antisemitismo (juda kuracisto vendas organojn de mortintaj irakanoj), antiusonismo kaj antikristanismo.