Valerij Vladimiroviĉ Poljakov (ruseВалерий Владимирович Поляков, naskita Valerij Ivanoviĉ Korŝunov, ruseВалерий Иванович Корюнов, la 27-an de aprilo 1942, la 19-an de septembro 2022) estis sovetia, rusia kuracisto kaj kosmonaŭto.
Li estas la posedanto de la rekordo por la plej longa ununura kosmoflugo en la homa historio, restanta sur la kosmostacioMir dum pli ol 14 monatoj (437 tagoj 18 horoj) dum unu vojaĝo. Dumvive li pli ol 22 monatojn estis en la ekstertera kosmo.
Elektitaj kiel kosmonaŭto en 1972, Poljakov faris sian unuan flugon en la kosmon sur la kosmoŝipoSojuz TM-6 en 1988. Li revenis al la tero post 240 tagoj sur la kosmoŝipo Sojuz TM-7. Poljakov kompletigis sian duan flugon en la kosmo en 1994-1995, estanta 437 tagojn en la kosmo inter la ekflugo per la kosmoŝipo Sojuz TM-18 kaj alteriĝo per Sojuz TM-20. Ĝis la nuntempo validas tiu rekordo por la plej longa tempo kontinue pasigita en kosmo de individuo.