La Valencia Esperanto-grupo (Grupo Esperanto de Valencia en la hispana) estas la ĉefa Esperanto-klubo de la urbo Valencio.
La unua valencia esperanto-societo estis fondita en 1903, kaj ĝia nomo ŝanĝiĝis plurfoje. Valencia Esperanto-Grupo naskiĝis en 1956, kaj apartenas al la Hispana Esperanto-Federacio.
La asocio estas registrata en la Registro de la Valencia Komunumo, en la 1a sekcio, kun la numero 1754.
En 2003 la statuto devis esti ĝisdatigita por transiri de ŝtat-skala registriĝo al komunum-skala registriĝo.
La asocio havas bibliotekon de 1500 ekzempleroj. Ĝi estis enkomputiligita inter 2012 kaj 2013 fare de María Isabel Ruiz Ruiz[1][2], kaj estis la kvina esperanto-biblioteko enkomputiligita en Hispanio.
En Valencio ekzistas relative centra strato nomata "Doctor Zamenhof", kiu havas esperantan ŝildon. Kiam la grupejo estis pli proksima al tiu strato, oni kutimis fari etan promenadon por porti florojn al la ŝildo la tagon de la celebrado de la Zamenhofa tago, antaŭ ol iri kune tagmanĝi.
Tuj post la forpaso de Luis Hernández Lahuerta en 1961, membroj de la valencia klubo sukcesis atingi el la urba aŭtoritatoj stratonomigon en lia honoro.
José Pérez Sempere, kiu travivis la plej malfacilajn jarojn de nia asocio, kun malmultaj membroj
Dennis Keefe (1951). Post vivi en pluraj landoj, nuntempe li loĝas proksime de Valencio, kaj instruas esperanton pasie kaj nelacigeble. Pere de lia helpo, la Grupo revigliĝis kaj nun oni kunvenas ĉiu-semajne per interreto.
Vidu ankaŭ
Valencia Esperanto-Asocio, efemera asocio iam funkcianta en la sama teritorio, kreita en 2013, estrate de Enric Baltasar, kiu ĉefe havis gejunulojn en sia membraro.