Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 62,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 148 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 800 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 66 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas inter Ucero (norde) kaj Burgo de Osma (sude). La municipo enhavas la loĝlokojn Aylagas, Sotos del Burgo (en la foto de la tabelo), Valdeavellano, Valdelinares kaj Valdemaluque mem.
En ĝia teritorio inkludita en la Reto Natura 2000 estas Loko de Komuna Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas, kiu okupas 874 hektarojn, nome 14 % de la municipa teritorio.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
En la Censo de 1879, de la Grafo de Floridablanca, ĝi estis loko de la Partio de Ucero en la Intendencia de Soria, kun jurisdikcio de abatlando sub la aŭtoritato de la vicurbestro, nomumita de la Episkopo de Osma.
Meze de la 19-a jarcento, la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar aligis Sotos del Burgo, Valdeavellano de Ucero kaj Valdelinares. Fine de la 20-a jarcento, la teritorio de la municipo denove pliiĝis ĉar aligis Aylagas.
Ekonomio
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj.