Vacaville situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza (iomete nordokcidenta) parto de la subŝtato. Sakramento troviĝas 56, San Francisco 72 km. La proksimaj komunumoj Allendale kaj Elmira estas ĝenerale konsiderita kiel parto de "pli granda" Vacaville.
Historio
Vacaville estis fondita la 13-an de decembro1851 fare de William McDaniel. Pli frue meksikano Manuel Cabeza Vaca havis la kampojn. La urbeto estis haltejo de diliĝencopoŝto. Vacaville urbiĝis en 1892. La loĝantoj okupiĝis pri agrikulturo, baldaŭe multaj grandaj produktofirmaoj alvenis.
Trafiko
Vacaville havas flughavenon. El la urbo ĉefvojoj kuras al San Francisco kaj Sakramento.