Usona-Israela Kultura Fondaĵo (UIKF, angle America-Israel Cultural Foundation, akronime AICF) estas ne-profitcela usona fondaĵo kiu subtenas kulturajn projektojn en Israelo.
Historio
Ĝi estis fondita en 1939 por la kreado de juda ŝtato. Ĝi estis nomita la Usona Fondaĵo por Palestinaj Institucioj ĝis 1948 kiam ĝia nomo estis ŝanĝita al la Usona Fondaĵo por Israelaj Institucioj. Ĝi poste ŝanĝis al sian nunan nomon [1].
La UIKF estis frua provizanto de semkapitalo al preskaŭ ĉiuj famaj kulturaj institucioj en Israelo, inkluzive de la Israela Filharmonia Orkestro, la Israela Muzeo, la Batŝeva Danctropo, kaj pli ol 600 aliaj institucioj.
Referencoj
Eksteraj ligiloj