La Universitato en Trnava (komence Universitato de Trnava kun sidejo en Trnava) estas publika altlernejo de universitata tipo. Ĝi estis fondita kiel samnomulo de la historia universitato de Trnava la 25-an de marto1992 per leĝo de SNR n-ro 191/1992 Z.z., sed ĝi ne estas la jura posteulo de la origina universitato. La universitato estas premiito de la kvalit-markoj ECTS Label kaj Diploma Supplement. La universitato de Trnava aliĝis al la principoj de Granda Ĉarto de eŭropaj universitatoj, kiuj defendas plenan sendependecon de universitatoj kontraŭ politika kaj ekonomia povoj, ilian liberecon realigi esploradon kaj instruadon. La universitato de Trnava defendas kristanajn princípojn, volas protekti moralajn kaj spiritajn valorojn, eduki en la principo de ekumenismo, kunlabori kun universitatoj, esploraj kaj sciencaj institutoj en la Slovaka Respubliko kaj en eksterlando.