La Universitato de Saskaĉevano (angleUniversity of Saskatchewan, mallonge U of S) estas la plej granda altlernejo en la kanadaprovincoSaskaĉevano. Ĝi situas sur la orienta bordo de la Sud-Saskaĉevana rivero, en la urbo Saskatuno. La Leĝon pri la Universitato de Saskaĉevano (University of Saskatchewan Act), per kiu fondiĝis la provinca universitato, akceptis la Leĝdona Asembleo de Saskaĉevano la 3-an de aprilo1907 "for the purpose of providing facilities for higher education in all its branches and enabling all persons without regard to race, creed or religion to take the fullest advantage" [por provizi altlernejajn instancojn en ĉiuj branĉoj kaj ebligi al ĉiuj persono - senkonsidere al raso, kredoj aŭ religio - havi plenajn avantaĝojn].[1][2] La Universitato festas la centjariĝon de sia fondado en 2007.
Battleford, Moose Jaw, Prince Albert, Reĝino, kaj Saskatuno ĉiuj petis la rajton gastigi la novan universitaton. Walter Murray preferis la provincan ĉefurbon, Reĝinon. Dum politike influita voĉdonado, oni elektis Saskatunon la 7-an de aprilo 1909.
La Kolegio de Reĝino saviĝis de bankrotiĝo kaj fariĝis parto de la Universitato en 1934, kaj en 1959 oni donis al ĝi la privilegion sendepende doni diplomojn, kio faris el ĝi la dua kampuso de la Universitato de Saskaĉevano. Per alia leĝo de 1974 oni faris ĝin sendependan altlernejon, nun konata kiel la Universitato de Reĝino.
Lernejo Victoria (Eta Ŝtona Lernejo) konstruiĝis en 1888 kaj poste estis translokigita al la kampuso de la Universitato de Saskaĉevano. Oni deklaris ĝin historiejo la 1-an de junio1967[5]
Famaj fakultatanoj kaj esploristoj de la Universitato
Gerhard Herzberg, Nobel-premiito pri Kemio, 1970 - al li oni proponis postenon en 1935 por ke li povu fuĝi de nazia Germanio, kaj li restis ĉe la universitato dum dek jaroj.
Diefenbaker ankaŭ estis kanceliero de la universitato. Post kiam li mortis, oni entombigis lin kaj lian edzinon ĉe la universitato, proksime de Kanada Centro Diefenbaker.