La Universitato de la Punĝabio (urdueجامعہ پنجاب, angleUniversity of the Punjab aŭ Punjab University) estas publika universitato situanta en Lahoro, Panĝabio, Pakistano[1]. Ĝi estis establita en 1882 kaj estas la plej malnova universitato en Pakistano. La universitato situas sur areo de 3,000 akreoj (12 km2). Ĝi estas aligita kun la Higher Education Commission of Pakistan (Alteduko-Komisiono de Pakistano) kaj la Pakistana Inĝenieristiko-Konsilio [2].
La Universitato de Panĝabo havas 13 fakultatojn, instruistaron de 730 dungitoj kaj 30,000 studentoj [1]. Pli ol 500 aliaj instruejoj en Panĝabio estas filiigitaj al la universitato.
Multaj gravaj institucioj kiu estis antaŭe filiiĝita al la universitato fariĝis sendependaj universitatoj, kiel Government College University, Lahore kaj Medical and Engineering Colleges [3][4].
Kampusoj
Ĝi havas du kampusojn en Lahore, la Allama Iqbal-kampuso (la malnova kampuso) kaj la Quaid-e-Azam-kampuso (la nova kampuso). Ekzistas ankaŭ kampuso en Gujranwala, Jhelum, Khanaspur kaj Khyber Pakhtunkhwa [5].