La Universitato de Kentukio (angleUniversity of Kentucky; mallongige UK) estas usona publika, gestudanta universitato en Leksingtono en la ŝtato Kentukio. Ĝi estas la plej granda universitato en la ŝtato, kun 27.209 studentoj.
John Arkisto fondis la universitaton en 1865. La urbo donis por ĝi 52 akreojn (21,04 hektarojn). La nuna areo de la universitato estas 270 akreoj (109,2 hektaroj).
Komence, la universitato enregistrigis nur virojn kiel lernantojn, sed en 1880, la unuaj lernantinoj ekpartoprenis ĝin.
Organizo
La universitato konsistas el pluraj kolegioj kaj lernejoj:
kolegio de Agrikulturo, Nutrado kaj Medio - fondita en 1908
kolegio de Artoj kaj Sciencoj - fondita en 1908
kolegio de Juro - fondita en 1908
kolegio de Inĝenieristiko - fondita en 1918
kolegio de Dezajno - fondita en 1923
kolegio de Eduko - fondita en 1923
kolegio de Komercadministracio kaj Ekonomiko - fondita en 1925
kolegio de Apoteko - fondita en 1947
kolegio de Medicino - fondita en 1954
kolegio de Dentokuracado - fondita en 1956
kolegio de Flegado - fondita en 1956
kolegio de Socia Laboro - fondita en 1969
kolegio de Sansciencoj - fondita en 1966
kolegio de Belartoj - fondita en 1976
kolegio de Komunikado kaj Informadiko - fondita en 1993 (surbaze de la Kolegio pri Informadiko fondita en 1970 kaj la Kolegio pri Komunikado fondita en 1976)
kolegio de Popolsano - fondita en 2004
lernejo de Altnivelaj Studoj - fondita en 1917
lernejo de Diplomatio kaj Internacia Komerco - fondita en 1959
lernejo de Publika Politiko kaj Administracio - fondita en 1976
Basketbalo
La universitato estas fama pro ĝia basketbala teamo, sporto tre populara en Usono. La basketbala teamo komencis ludi en 1903. La teamo ludas sub la kromnomo Kentucky Wildcats (Kentukiaj Sovaĝaj Katoj). Laŭ statistikaĵoj, tiu estas la plej ofte venkinta universitata basketbala teamo en la mondo.
Rimarkindaj diplomitoj
Steve Beshear (1944-), guberniestro de Kentukio ekde 2007