Universitato de Keele (angle : Keele University) estas publika universitato situanta en Keele en Britio kiu estis establita en 1949 [1]. Aktuale en 2020, proksimume 11,000 studentoj studas en la universitato.
La universitato estas membro de la Midlands Innovation Organizations kaj la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj [2].
Historio
la Universitato de Kembriĝo kaj la Universitato de Oksfordo funkciigis studprogramojn en la regiono jam en la 1890-aj jaroj. En 1904, lokaj industriuloj provis establi sendependan akademian institucion, sed senrezulte [3]. Keele universitato mem estis establita kiel kolegio en 1949 kaj iĝis universitato en 1962. La unuaj gradoj komencis esti disdonitaj en 1951 kaj la unua studento diplomiĝis en 1954. Kiam la institucio iĝis universitato en 1962, ĉirkaŭ 1,200 studentoj jam studis tie.
La Sekcio de internaciaj rilatoj de Keele estis fondita en 1974 fare de profesoro Alan James kaj estis unu el la unuaj institucioj se temas pri oferti plenan gradon en la temo. En la fruaj 1980-aj jaroj, la universitato estis sur la rando de financa kolapso, kaj estis eĉ pripensite unuigi ĝin kun aliaj altlernejoj. En la fino, kelkaj lokaj medicinaj altlernejoj ja estis aneksitaj al la universitato.
Strukturo
Fakultato de Humecoj kaj Sociaj Sciencoj
Fakultato de Natursciencoj
- lernejo de Komputiko kaj Matematiko
- lernejo de Vivsciencoj
- lernejo de Geografio, Geologio kaj Medio
- lernejo de Kemio kaj Fiziko
- lernejo de Psikologio
- lernejo de Veterinaraj Sciencoj
Fakultato de Medicino kaj Sansciencoj
- lernejo por Sanaj Profesiuloj
- medicina fakultato
- lernejo de Flego kaj Akuŝistino
- lernejo de Apoteko kaj Biomedicina Inĝenierado
Internaciaj rangigoj
Referencoj
Literaturo
- Kolbert, John Murray. (19 November 2000) Keele: the first fifty years – a Portrait of the University 1950–2000. Keele, Staffordshire: Melandrium Books. ISBN 1-85856-238-4.
Eksteraj ligiloj